top of page
  • Spotify
  • Apple Music
  • Deezer
  • Amazon Music
  • YouTube
  • Facebook
  • Instagram

YVES DESROSIERS

YvesDesrosier_Photo_Biographie.jpg

Neevitenda kreanto, Yves Desrosiers kontribuas al la efervesko de la kebekia muzika sceno de trideko da jaroj, nome kiel kanzonisto, gitaristo, komponisto, aranĝisto kaj reĝisoro. Membro de Salle Affaire de Jean Leloup (1989-1993), li kunlaboris en la komponado de pluraj titoloj de la norma albumo L’Amour est sans pitié kaj partoprenis en la albumoj kaj turneoj de pluraj artistoj, inkluzive de Bïa, Daniel Bélanger, Gogh Van Go, Sarah McLaughlin, Mononc’Serge kaj Mara Tremblay.

En 1993 li malkovris junan usonan-meksikan kantistinon trapasantan Montrealon, provizitan per unika voĉo: Llhasa de Sela. Ili kune organizis kanto-turneon pli kaj pli aplaŭditan, poste iom post iom integris siajn komponaĵojn, originalan mikson de mondaj saporoj. Lanĉita en 1997, ilia mita albumo La Llorona vendiĝis je duonmiliono da ekzempleroj, ricevis plurajn premiojn kaj antaŭenpuŝis la duopon en turneon tra Eŭropo kaj Ameriko dum du jaroj. Inter la turneoj Desrosiers prilaboris la originalan bendon de la filmo Le cœur au poing de Charles Binamé (Cité-Amérique) kaj la muzikon de tri dokumentaj filmoj.

En 1999 ekas la aventuro Volodia, unua sola projekto dediĉita al la verkaro de la rusa poeto kaj kanzonisto Vladimir Vissotsky. Post tri jaroj da esplorado kaj adaptado, la albumo estis lanĉita en aŭgusto 2002; ĝi rikoltis laŭdojn kaj kandidatiĝon en la konkurso ADISQ. Yves Desrosiers rivelas en ĝi voĉon fanditan en la grandan kantaron kaj transcendas la verkaron de Vissotsky per siaj tre personaj aranĝoj, per tiu Desrosiers “sono” kiun oni rekonas inter ĉiuj voĉoj.

Ankaŭ inventisto de instrumentoj, teknologiisto perfekta kaj aprezata pro sia distinta stilo, li realigis tra la jaroj albumojn kiel Terre Originel de Sylvie Paquette, S’armer de patience de Yvy, Sans Abri de Moran, Hungry Ghosts de Frederic Gary Comeau, Balagane de Jeszcze Raz, Kanasuta de Richard Desjardins, Adélaïde de la akadia artisto Pascal Lejeune.

Desrosiers ankaŭ forportas nin en la mallumajn kaj maltrankviligajn etosojn de la filmoj de Robin Aubert, Saints-Martyrs-des-Damnés (kandidatigo ĉe ADISQ en la kategorio Albumo Originala Sonbendo) kaj À l’origine d’un cri. Li ankaŭ produktis la muzikon de la filmo Another Silence (2011) de la franca reĝisoro el argentina deveno, Santiago Amigorena.

La dua sola albumo de Yves Desrosiers, Chansons indociles, aperis en 2007. Fakte temas pri lia unua albumo de originalaj kanzonoj, el kiu pluraj originas el tiu aparta artista renkontiĝo kun Robin Aubert. Tiu albumo ricevis kandidatigon kiel Aŭtoron-komponiston de la jaro ĉe Premioj pri Kanada Popola Muziko 2008.

En 2010 li dividis la scenejon kun Bïa dum turneo de koncertoj kiel duopo. Enhavanta pli ol kvindek prezentaĵojn, la turneo rikoltis tiom elstaran sukceson ke la kompanio Audiogram senmortigis ĝin en la albumo Bïa : concert intime avec Yves Desrosiers lanĉita en januaro 2011.

 

En aŭgusto 2013 li lanĉis sian trian solan albumon, Bordel de tête, kaj mergis nin en la poeziajn universojn de eksterordinaraj aŭtoroj: Robin Aubert, Yvy, Gilbert Langevin, Émile Nelligan kaj Roger Tabra, sen forgesi Vladimir Vissotsky.

 

En 2014 la artistino-interpretistino Chloé Sainte-Marie sin turnis al Yves por komponi la muzikon de pluraj poemoj de la libro-disko À la croisée des silences kiun ŝi publikigis. Kaj poste en 2015 li aranĝis la muzikon kaj direktis la orkestron de la spektaklo omaĝe al Édith Piaf, Les cent ans de la môme, por dudeko da koncertoj.

 

Dum la turneo de la omaĝa spektaklo al Édith Piaf li renkontis la pianistinon-kantistinon Florence K kiu petis lian partoprenon en la aranĝoj de sia spektaklo  Buena Vida kaj kiel gitariston por la turneo de 2016.

 

2017 substrekis la 20 jarojn de la mita albumo La Llorona kunskribita kun lia antaŭa forpasinta muzika partnero, Lhasa de Sela. Omaĝa spektaklo estis prezentita de Festival Aurore Montréal en Parizo, kiu inkluzivis multajn francajn kaj internaciajn interpretistojn. On petis de Yves Desrosiers ke li direktu la orkestron sur la scenejo kaj komponu la aranĝojn. Alian prezentaĵon oni programis iom pli malfrue fine de decembro ĉe Métropolis de Montréal, ĉi-foje kun novaj interpretistoj; poste en 2018 Yann Perreau revenigis lin sur scenejon por la spektaklo ĉe Francofolies de Montréal Hommage à Jacques Higelin, forpasinta la saman jaron.

 

Yves denove kunlaboris kun Chloé Sainte-Marie, ĉi-foje por la komponado de la muzikoj de ŝia proksima albumo.

 

Samjare Yves komencis la komponadan laboron por sia projekto de instrumenta albumo reĝisorado de Benoit Morier. La albumo estos lanĉita en 2021.

YvesDesrosiers_Fond_Discographie.jpg

Prix et mentions

Adelaïde - Pascal Lejeune (réalisation Yves Desrosiers)

Prix de Musique MNB Awards 2010 au Nouveau Brunswick, enregistrement francophone de l’année

Prix Coup de coeur de l'Académie Charles Cros 

Chansons indociles – Yves Desrosiers

Prix de Musique folk canadienne : Nomination Auteur-compositeur de l’année

Volodia – Yves Desrosiers

ADISQ : Nomination Album de l’année – Folk contemporain
ADISQ : Félix Pochette de disque de l’année

La Llorona – LHASA (duo Lhasa de Sela / Yves Desrosiers)

Juno Awards : Global Album of the Year
ADISQ : Félix Album de l’année – Artiste et musiques du monde (2 années consécutives)
ADISQ : Nomination Meilleure réalisation

Kanasuta – Richard Desjardins (réalisation : Yves Desrosiers) 

ADISQ : Félix Album de l’année 
Grand Prix du disque de l’Académie Charles-Cros (Prix de la Francophonie) - France

Balagane – Jeszcze Raz (réalisation : Yves Desrosiers)

Juno Awards : Global Album of the Year

Le Cœur au poing (long métrage de Charles Binamé)

Jutras : Nomination Meilleure musique originale 

Saints-Martyrs-des-Damnés (long métrage Robin Aubert)

ADISQ : Nomination Meilleure bande originale

Arkivaj fotoj

bottom of page